Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Butero vegetaĵa

Ingrediencoj (konvertilo)

  • 100 g da kaĵuaj nuksoj
  • 100 g da kokosoleo (senodorigita se vi ne ŝatas la guston)
  • 1 supkulero da olivoleo
  • 7 cl da akvo
  • ½ kafkulero da salo

Preparado

Paŝo 1 Trempu la nuksojn dum unu tago en malvarma akvo. Poste forĵetu la akvon kaj per livkomiksilo kremigu ilin kun 7 cl da akvo, ĝis havi ion homogenan.

Paŝo 2 Fandu la kokosoleon en kaserolo per milda varmigado. En la likvomiksilo aldonu la likvigitan kokosoleon kaj la olivoleon, kaj salon laŭguste.

Paŝo 3 Denove miksadu ĝis atingo de teksturo de margarino tute homogena kaj sengrajna.

Paŝo 4 Verŝu la preparaĵon en fermitan ujon kaj lasu ĝin malvarmiĝi minimume 4 horojn antaŭ uzi. Konservu poste en la malvarmŝranko.

Frandu laŭplaĉe ŝmirante sur panon aŭ uzante por kukoj kaj aliaj preparaĵoj.