“Crumble” kun fragoj kaj rabarbo

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

“Crumble” kun fragoj kaj rabarbo

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 25 minutoj, kuirdaŭro: 35 minutoj

Crumble estas tradicia brita kuko.

Decidu pri kvanto de aldonita sukero: ĝi dependas de dolĉeco de viaj fragoj.

Ingrediencoj por 6 porcioj

Por la supra parto:

  • 100 g da faruno
  • 100 g da aveloj
  • 50 g da avenflokoj
  • 70 g da sukero (nedevige)
  • 90 g da butero (fandita)
  • duono de kulero da salo

Por la suba parto:

  • 350g da freŝaj fragoj
  • 350g da rabarbo
  • 70g da sukero
  • 1 kulero da amelo

  • iom da butero por buterumi la ujon

  • vanila glaciaĵo - nedevige

Preparado

Paŝo 1Antaŭvarmigu la fornon je 190°C. Per iom da butero buterumu la ujon, en kiu vi bakos la kukon.

Paŝo 2Distranĉu nuksojn en negrandajn pecojn kaj fandu buteron (ĝi devas esti likva).

Paŝo 3Preparu la paston por la supro: en bovlo kombinu farunon, nuksojn, avenflokojn, sukeron kaj salon. Aldonu buteron kaj bone miksu per forko. Metu la miksaĵon en frostujon por almenaŭ 10 minutoj.

Paŝo 4Distranĉu fragojn en kvaronojn kaj rabarbon en negrandajn pecojn.

Paŝo 5En granda bovlo preparu la enaĵon: miksu distranĉitajn fragojn kaj rabarbon kun sukero kaj amelo.

Paŝo 6Metu la enaĵon en buterumitan ujon. Demetu la paston el la frostujo kaj per la mano disŝutu ĝin sur la enaĵon.

Paŝo 7Enfornigu la kukon kaj baku dum 35-40 minutoj, aŭ ĝis kiam la supra parto iom bruniĝos.

Mi rekomendas manĝi la kukon, kiam ĝi estas varmeta. Kun ĝi bone kongruas vanila glaciaĵo :)

Presi - Reveni