Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

“Crumble” kun fragoj kaj rabarbo

Ingrediencoj por 6 porcioj (konvertilo)

Por la supra parto:

Por la suba parto:

  • iom da butero por buterumi la ujon

  • vanila glaciaĵo - nedevige

Preparado

Paŝo 1 Antaŭvarmigu la fornon je 190°C. Per iom da butero buterumu la ujon, en kiu vi bakos la kukon.

Paŝo 2 Distranĉu nuksojn en negrandajn pecojn kaj fandu buteron (ĝi devas esti likva).

Paŝo 3 Preparu la paston por la supro: en bovlo kombinu farunon, nuksojn, avenflokojn, sukeron kaj salon. Aldonu buteron kaj bone miksu per forko. Metu la miksaĵon en frostujon por almenaŭ 10 minutoj.

Paŝo 4 Distranĉu fragojn en kvaronojn kaj rabarbon en negrandajn pecojn.

Paŝo 5 En granda bovlo preparu la enaĵon: miksu distranĉitajn fragojn kaj rabarbon kun sukero kaj amelo.

Paŝo 6 Metu la enaĵon en buterumitan ujon. Demetu la paston el la frostujo kaj per la mano disŝutu ĝin sur la enaĵon.

Paŝo 7 Enfornigu la kukon kaj baku dum 35-40 minutoj, aŭ ĝis kiam la supra parto iom bruniĝos.

Mi rekomendas manĝi la kukon, kiam ĝi estas varmeta. Kun ĝi bone kongruas vanila glaciaĵo :)