 
		Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj
|   Malfacileco: 2/5 Prepardaŭro: 45 minutoj, kuirdaŭro: 35 minutoj Facila jogurta kuko kun kakao kaj fruktoj | Ingrediencoj por 20 porcioj
 | 
| Preparado | |
|   | Paŝo 1Kribru farunon kun bakpulvoro kaj kakaon kaj poste miksu. | 
|   | Paŝo 2Fandu buteron kaj lasu ĝin por ke ĝi malvarmiĝu. | 
|   | Paŝo 3Ovojn miksu per miksilo kun sukero kaj vanila ekstrakto por ekhavi helan kaj lanugan likvaĵon. | 
|   | Paŝo 4Plu miksante aldonu sekajn ingrediencojn, poste jogurton kaj parto post parto malvarmigitan buteron. Miksu ĝis unuigo de ĉiuj ingrediencoj. | 
| Paŝo 5Preparu fruktojn. Lavu, sekigu, se necesas - tranĉu en malpli grandaj pecoj kaj forprenu kernojn. | |
|   | Paŝo 6Ŝmiru per buteron formon (23 x 23 cm aŭ simile grandan) kaj metu enen bakpaperon. | 
|   | Paŝo 7Enmetu paston en formon. | 
|   | Paŝo 8Supren metu preparitajn antaŭe fruktojn. Se ili havas ŝelon, metu flankon kun ŝelo malsupren. | 
|   | Paŝo 9Disŝutu migdalflokojn sur la pasto. | 
|   | Paŝo 10Baku ĉirkaŭ 35-40 minutojn en 180 gradoj. Intertempe kontrolu per ligna bastoneto ĉu ĝi estas kuirita ene. | 
|   | Paŝo 11Pretan kukon vi povas lasi ankoraŭ por iom da tempo en formo. Ankoraŭ varmas vi povas forpreni ĝin tenante bakpaperon kaj lasi sur krado, por ke ĝi malvarmiĝu. | 
|   | Paŝo 12Malvarman kukon eblas ornami per pulvora sukero, sed ne nepras. Bonan apetiton! |