Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ĉokolada jogurta kuko kun fruktoj

Ingrediencoj por 20 porcioj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Kribru farunon kun bakpulvoro kaj kakaon kaj poste miksu.

Paŝo 2 Fandu buteron kaj lasu ĝin por ke ĝi malvarmiĝu.

Paŝo 3 Ovojn miksu per miksilo kun sukero kaj vanila ekstrakto por ekhavi helan kaj lanugan likvaĵon.

Paŝo 4 Plu miksante aldonu sekajn ingrediencojn, poste jogurton kaj parto post parto malvarmigitan buteron. Miksu ĝis unuigo de ĉiuj ingrediencoj.

Paŝo 5 Preparu fruktojn. Lavu, sekigu, se necesas - tranĉu en malpli grandaj pecoj kaj forprenu kernojn.

Paŝo 6 Ŝmiru per buteron formon (23 x 23 cm aŭ simile grandan) kaj metu enen bakpaperon.

Paŝo 7 Enmetu paston en formon.

Paŝo 8 Supren metu preparitajn antaŭe fruktojn. Se ili havas ŝelon, metu flankon kun ŝelo malsupren.

Paŝo 9 Disŝutu migdalflokojn sur la pasto.

Paŝo 10 Baku ĉirkaŭ 35-40 minutojn en 180 gradoj. Intertempe kontrolu per ligna bastoneto ĉu ĝi estas kuirita ene.

Paŝo 11 Pretan kukon vi povas lasi ankoraŭ por iom da tempo en formo. Ankoraŭ varmas vi povas forpreni ĝin tenante bakpaperon kaj lasi sur krado, por ke ĝi malvarmiĝu.

Paŝo 12 Malvarman kukon eblas ornami per pulvora sukero, sed ne nepras. Bonan apetiton!