Ĉokoladkuko

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Ĉokoladkuko

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 25 minutoj

Vegana ĉokoladkuko.

Ingrediencoj por 8

  • 150 g da nigra ĉokolado
  • 10 g da kakao
  • 120 g da margarino
  • 80 g da sojlakto
  • 90 g da rufa sukero
  • 20 g da terpomfaruno
  • ¼ da saketo da gisto
  • 90 g da tritika faruno
  • 50 g da sekaj fruktoj

Preparado

Paŝo 1Kune miksu la farunojn, giston kaj sukeron.

Ŝaltu la fornon je 180 °C.

Paŝo 2Fandu la ĉokoladon kaj miksu ĝin kun la kakao kaj la margarino. Aldonu la lakton. Verŝu ĉi tiun miksaĵon sur la farunon kaj sukeron kaj miksu dum unu minuto.

Paŝo 3Kiam homogenas verŝu la tuton en pladon por la forno kaj lasu la kukon kuiriĝi dum 25 minutoj.

Tiu kuko estas tre bona se vi lasas ĝin dum tago en la fridujo kaj nur poste ĝin manĝas. ;)

Presi - Reveni