Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ĉokoladkuko

Ingrediencoj por 8 (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Kune miksu la farunojn, giston kaj sukeron.

Ŝaltu la fornon je 180 °C.

Paŝo 2 Fandu la ĉokoladon kaj miksu ĝin kun la kakao kaj la margarino. Aldonu la lakton. Verŝu ĉi tiun miksaĵon sur la farunon kaj sukeron kaj miksu dum unu minuto.

Paŝo 3 Kiam homogenas verŝu la tuton en pladon por la forno kaj lasu la kukon kuiriĝi dum 25 minutoj.

Tiu kuko estas tre bona se vi lasas ĝin dum tago en la fridujo kaj nur poste ĝin manĝas. ;)