Ĉokoladkuko

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 35 minutoj

---

Ĉi tiu recepto estis kompilita de Heidi GOES surbaze de pluraj receptoj kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2014

Ingrediencoj

  • 1,5 tasoj da faruno (ĉ. 200 gramoj)
  • 1 taso da sukero (ĉ. 130 gramoj)
  • 3 manĝkuleroj da kakaopulvoro
  • 1 tekulereto da vanilopulvoro (ne nepra)
  • 1 tekulereto da baksodo
  • 1/2 tekulereto da salo
  • 1 manĝkulero da vinagro
  • 5 manĝkuleroj da oleo
  • 1 taso da akvo (ĉambrotemperaturo)

Preparado

Paŝo 1Antaŭvarmigu la fornon je 180°C aŭ 350°F.

Paŝo 2Bone miksu la sekajn ingrediencojn.

Paŝo 3Faru du truojn en la miksaĵo. En unu vi metu la oleon, kaj en la dua la vinagron.

Paŝo 4Super ĉio verŝu la akvon kaj bone miksu ĉion ĝis vi obtenas glatan mason.

Paŝo 5Metu en la varman fornon por 30-40 minutoj. Kontrolu ĉu ĝi pretas enmetante en la kukon trikilon. Kiam nenio gluiĝas sur ĝi, la kuko estas preta.

Presi - Reveni