Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ĉokoladkuko

Ingrediencoj (konvertilo)

  • 1,5 tasoj da faruno (ĉ. 200 gramoj)
  • 1 taso da sukero (ĉ. 130 gramoj)
  • 3 manĝkuleroj da kakaopulvoro
  • 1 tekulereto da vanilopulvoro (ne nepra)
  • 1 tekulereto da baksodo
  • 1/2 tekulereto da salo
  • 1 manĝkulero da vinagro
  • 5 manĝkuleroj da oleo
  • 1 taso da akvo (ĉambrotemperaturo)

Preparado

Paŝo 1 Antaŭvarmigu la fornon je 180°C aŭ 350°F.

Paŝo 2 Bone miksu la sekajn ingrediencojn.

Paŝo 3 Faru du truojn en la miksaĵo. En unu vi metu la oleon, kaj en la dua la vinagron.

Paŝo 4 Super ĉio verŝu la akvon kaj bone miksu ĉion ĝis vi obtenas glatan mason.

Paŝo 5 Metu en la varman fornon por 30-40 minutoj. Kontrolu ĉu ĝi pretas enmetante en la kukon trikilon. Kiam nenio gluiĝas sur ĝi, la kuko estas preta.