Daktil-nuksaj energi-pilketoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Manĝetoj, Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Oni miksas ĉion, rulas el la tuto pilkojn kaj ĝuas...

Ingrediencoj

  • 200 g da daktiloj sen kerno, tranĉitaj en pecojn (prefere ne tro sekaj daktiloj)
  • 100 g da miksitaj nuksoj (nefrititaj, nesalitaj)
  • 1-2 supkuleroj da kakaopulvoro
  • Raspita kokoso aŭ pli da kakaopulvoro (ne devige)

Preparado

Paŝo 1Miksu ĉion en mikso-maŝino (fortika blender) ĝis ĉio estas tre fajna kaj gluema. En la komenco ŝajnas ke tute ne gluemiĝas, sed poste jes. Zorgu ke la maŝino ne tro varmiĝas. Faru se necese iom da paŭzo (dependas de la fortikeco de via maŝino).

Paŝo 2Faru pilketojn per viaj manoj.

Paŝo 3Rulu tra kokoso (aŭ pli da kakaa pulvoro). Konservu en fridujo

Farita dum TEVA-kongreso en Nitra (SES)!

Presi - Reveni