Dolĉa fokaĉo kun vinberoj

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Dolĉa fokaĉo kun vinberoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 40 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Dolĉa gista pastaĵo kun blankaj vinberoj.

Ingrediencoj por 10 personoj

  • 500 gramoj da faruno
  • Pakaĵo da gisto (7 gramoj da seka gisto aŭ 40 gramoj da freŝa)
  • 300 mililitroj da tepida akvo
  • 6 kuleroj da sukero
  • 1/3 da glaso da olivoleo
  • Ĉirkaŭ 2 glasoj da vinberoj
  • 1/2 da kulereto da salo
  • 1 kulero da sukero

Preparado

Paŝo 1En bovlon enmetu farunon, sukeron, salon kaj giston. Aldonu tepidan akvon kaj olivoleon. Knedu paston dum kelkaj minutoj, ĝis kiam ĝi jam ĉesos gluiĝi al manoj. Ŝmiru per olivoleo, kovru per tuko kaj lasu en varma loko por kreski dum 30-40 minutoj, ĝis kiam ĝi duobligos kvanton. Eblas enmeti ĝin ankaŭ en fornon varmigitan ĝis 40 gradoj kun lasitaj malfermitaj pordoj, kio pli rapidigos kreskadon.

Paŝo 2Kiam la pasto kreskos, enmetu ĝin en bakformon kovritan per bakpaperon. Lasu ĝin kreski ankoraŭ 20 minutoj. Lavu vinberojn.

Paŝo 3Dismetu vinberojn sur paston kaj surverŝu sukeron. Baku en forno varmigita ĝis 200 gradoj ĉirkaŭ 30 minutoj. Bonan apetiton!

La ingrediencoj sufiĉas por plenigi du normalgrandaj bakformoj aŭ unu grandan bakformon. Por prepari nur unu kukon sufiĉas duonigi la ingrediencoj.

La plej bongusta estas freŝe bakita, ankoraŭ varma fokaĉo.

Presi - Reveni