Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Dolĉa fokaĉo kun vinberoj

Ingrediencoj por 10 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 En bovlon enmetu farunon, sukeron, salon kaj giston. Aldonu tepidan akvon kaj olivoleon. Knedu paston dum kelkaj minutoj, ĝis kiam ĝi jam ĉesos gluiĝi al manoj. Ŝmiru per olivoleo, kovru per tuko kaj lasu en varma loko por kreski dum 30-40 minutoj, ĝis kiam ĝi duobligos kvanton. Eblas enmeti ĝin ankaŭ en fornon varmigitan ĝis 40 gradoj kun lasitaj malfermitaj pordoj, kio pli rapidigos kreskadon.

Paŝo 2 Kiam la pasto kreskos, enmetu ĝin en bakformon kovritan per bakpaperon. Lasu ĝin kreski ankoraŭ 20 minutoj. Lavu vinberojn.

Paŝo 3 Dismetu vinberojn sur paston kaj surverŝu sukeron. Baku en forno varmigita ĝis 200 gradoj ĉirkaŭ 30 minutoj. Bonan apetiton!

La ingrediencoj sufiĉas por plenigi du normalgrandaj bakformoj aŭ unu grandan bakformon. Por prepari nur unu kukon sufiĉas duonigi la ingrediencoj.

La plej bongusta estas freŝe bakita, ankoraŭ varma fokaĉo.