Dolĉaj Hungaraj Patkukoj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Pastbakaĵoj, pano, flanoj

Dolĉaj Hungaraj Patkukoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 1:30, kuirdaŭro: 30 minutoj

Jen recepto (de Usono) pri dolĉaj hungaraj patkukoj. Ili estas pli maldikaj ol usonaj patkukoj, kaj estas bongustaj kun marmelado!

Ingrediencoj

  • 3 ovoj
  • 150 g da blanka faruno (1,25 usonaj tasoj)
  • 250 mL da lakto (1 usona taso)
  • 5 mL da sukero (1 kulereto)
  • pinĉaĵo da salo
  • 250 mL da sodakvo (1 usona taso)
  • butero

Preparado

Paŝo 1Miksu la ovojn, farunon, lakton, sukeron, kaj salon en granda bovlo, ĝis la miksaĵo estos glata. Lasu ĝin ripozi 1-2 horojn.

Paŝo 2Ĝuste antaŭ ol kuiri la patkukojn, aldonu la sodakvon al la miksaĵo.

Paŝo 3Varmigu la paton. Kiam ĝi iĝas varma, aldonu iom da butero. Fandu la buteron, kaj ŝmiru la fundon de la pato per la butero.

Paŝo 4Enverŝu ĉerpilon da miksaĵo en la pato, kaj movu la paton ĝis la miksaĵo kovros la fundon de la pato.

Paŝo 5Kuiru la patkukon ĝis bobeloj aperos sur la supraĵo de la patkuko. Poste, renversu la patkukon kaj kuiru ĝin malmulte da tempo (5 sekndojn). Elprenu la patkukon.

Paŝo 6Kuiru la aliaj patkukojn, aldonante buteron ĉiufoje.

Paŝo 7Ŝmiru marmeladon sur la patkukoj, kaj volvi ilin en cilindrojn. Poste, manĝu!

Presi - Reveni