Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Dolĉaj Hungaraj Patkukoj

Ingrediencoj (konvertilo)

  • 3 ovoj
  • 150 g da blanka faruno (1,25 usonaj tasoj)
  • 250 mL da lakto (1 usona taso)
  • 5 mL da sukero (1 kulereto)
  • pinĉaĵo da salo
  • 250 mL da sodakvo (1 usona taso)
  • butero

Preparado

Paŝo 1 Miksu la ovojn, farunon, lakton, sukeron, kaj salon en granda bovlo, ĝis la miksaĵo estos glata. Lasu ĝin ripozi 1-2 horojn.

Paŝo 2 Ĝuste antaŭ ol kuiri la patkukojn, aldonu la sodakvon al la miksaĵo.

Paŝo 3 Varmigu la paton. Kiam ĝi iĝas varma, aldonu iom da butero. Fandu la buteron, kaj ŝmiru la fundon de la pato per la butero.

Paŝo 4 Enverŝu ĉerpilon da miksaĵo en la pato, kaj movu la paton ĝis la miksaĵo kovros la fundon de la pato.

Paŝo 5 Kuiru la patkukon ĝis bobeloj aperos sur la supraĵo de la patkuko. Poste, renversu la patkukon kaj kuiru ĝin malmulte da tempo (5 sekndojn). Elprenu la patkukon.

Paŝo 6 Kuiru la aliaj patkukojn, aldonante buteron ĉiufoje.

Paŝo 7 Ŝmiru marmeladon sur la patkukoj, kaj volvi ilin en cilindrojn. Poste, manĝu!