Duonfrostaj glaciaĵoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Malfacileco: 4/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 12 horoj

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Filomena CANZANO el Italio kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2018 (artikolo pri Fragoj)

Ingrediencoj por 12 porcioj

  • 2 ovoblankoj
  • 150 g da sukero
  • 30 g da akvo,
  • 300 g da fragoj
  • 200 g da likva freŝa kremo

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Lavu la fragojn, forigu iliajn petiolojn kaj folietojn, tranĉu pecete kaj kirlu ilin.

Paŝo 2

Paŝo 2Kribru la fragpureon por forigi la semetojn kaj metu ĝin en pelveton.

Metu en fridujon, kovritajn, ĉirkaŭ 60 g-ojn de tiu ĉi pureo.

Paŝo 3

Paŝo 3En kaseroleto solvu, per malalta fajro, la sukeron en la akvo ĝis la temperaturo atingas 121°C kaj verŝu ĝin sur la ŝaŭmigitajn ovoblankojn kaj daŭrigu la ŝaŭmigadon ĝis vi havos ŝaŭman kunmetaĵon.

Paŝo 4

Paŝo 4Aldonu la fragpureon kaj miksu bone. Aldonu ankaŭ la malvarman kirlitan kremon.

Paŝo 5

Paŝo 5Kaj delikate miksu ankoraŭ. Plenigu 2 formujojn el silikono por deserto povanta enteni 75 gramojn, kun diametro de 7,5 cm kaj alto de 4 cm. Firmigu en frostujo dum ĉirkaŭ 12 horoj.

Paŝo 6

Paŝo 6Elmuldigu la duonfrostajn glaciaĵojn rekte sur pladetojn kaj verŝu sur ilin, per taŭga ilo, la malvarmigitan fragpureon, kiun vi metis antaŭe en fridujon, kaj jen la dolĉajo estas preta!

Presi - Reveni