Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Duonfrostaj glaciaĵoj

Ingrediencoj por 12 porcioj (konvertilo)

  • 2 ovoblankoj
  • 150 g da sukero
  • 30 g da akvo,
  • 300 g da fragoj
  • 200 g da likva freŝa kremo

Preparado

Paŝo 1 Lavu la fragojn, forigu iliajn petiolojn kaj folietojn, tranĉu pecete kaj kirlu ilin.

Paŝo 2 Kribru la fragpureon por forigi la semetojn kaj metu ĝin en pelveton.

Metu en fridujon, kovritajn, ĉirkaŭ 60 g-ojn de tiu ĉi pureo.

Paŝo 3 En kaseroleto solvu, per malalta fajro, la sukeron en la akvo ĝis la temperaturo atingas 121°C kaj verŝu ĝin sur la ŝaŭmigitajn ovoblankojn kaj daŭrigu la ŝaŭmigadon ĝis vi havos ŝaŭman kunmetaĵon.

Paŝo 4 Aldonu la fragpureon kaj miksu bone. Aldonu ankaŭ la malvarman kirlitan kremon.

Paŝo 5 Kaj delikate miksu ankoraŭ. Plenigu 2 formujojn el silikono por deserto povanta enteni 75 gramojn, kun diametro de 7,5 cm kaj alto de 4 cm. Firmigu en frostujo dum ĉirkaŭ 12 horoj.

Paŝo 6 Elmuldigu la duonfrostajn glaciaĵojn rekte sur pladetojn kaj verŝu sur ilin, per taŭga ilo, la malvarmigitan fragpureon, kiun vi metis antaŭe en fridujon, kaj jen la dolĉajo estas preta!