Energibuloj daktilaj kaj sezampastaj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Manĝetoj, Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Energibuloj daktilaj kaj sezampastaj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

Mirinde bona kruda recepto!!! Sed iomete kosta!

Ingrediencoj por 18

160 g da migdaloj

12 medĝuldaktiloj (Medjool en la araba)

80 ml da kokosoleo

40 g da sezampasto

20 ml da acersiropo

25 g da nigraj sezamsemoj

Preparado

Paŝo 1Senkernigi la daktilojn.

Paŝo 2Haki la ingrediencojn (sen la sezamsemoj) en meĥanikhakilo. Rezultas dika pasto.

Paŝo 3Buligi la paston. Ruli la bulojn en la sezamsemoj. Meti en frostujon por 20 minutoj kaj frandu!

Bongusta, kruda kaj energia!

Presi - Reveni