Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Energibuloj daktilaj kaj sezampastaj

Ingrediencoj por 18 (konvertilo)

160 g da migdaloj

12 medĝuldaktiloj (Medjool en la araba)

80 ml da kokosoleo

40 g da sezampasto

20 ml da acersiropo

25 g da nigraj sezamsemoj

Preparado

Paŝo 1 Senkernigi la daktilojn.

Paŝo 2 Haki la ingrediencojn (sen la sezamsemoj) en meĥanikhakilo. Rezultas dika pasto.

Paŝo 3 Buligi la paston. Ruli la bulojn en la sezamsemoj. Meti en frostujon por 20 minutoj kaj frandu!

Bongusta, kruda kaj energia!