Fagopiro kun sojviando kaj legomoj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Ĉefaj pladoj

Fagopiro kun sojviando kaj legomoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 40 minutoj

Multe da homoj ekster slavaj landoj vidas sur la bretoj en vendejoj sakojn da fagopiro kaj ne scias kiel uzi ĝin. Se vi havas tian problemon, jen estas simpla recepto por kuiri ĝin.

Ingrediencoj

  • 100g da sojviando
  • 1 karoto
  • 1 cepo
  • 20g da sunflora oleo
  • 100g da frostigita maizo
  • 100g da frostigitaj verdaj fazeoloj
  • 200g da fagopiro
  • 500g da akvo
  • Pipro, salo kaj kefiro laŭ la gusto

Preparado

Paŝo 1Maceru dum kelkaj minutoj la sojviandon en varma akvo kaj poste forigu la akvon. Varmigu oleon en pato kaj poste aldonu raspitan karoton, maceritan sojviandon, cepon tranĉitan en malgrandajn pecetojn kaj salon. Lasu tion stufiĝi per milda fajro dum 20 minutoj.

Paŝo 2Metu al poto frostigitan maizon, verdajn fazeolojn, fagopiron kaj akvon. Atendu ĝis kiam ĝi komencas boli kaj malfortigu la fajron. Kiam akvo ne plu estas en poto, aldonu la preparitan stufaĵon el pato, miksu kaj atendu kelkajn minutojn.

Paŝo 3La manĝo estas preta! Vi povas aldoni al teleroj pipron aŭ kefiron laŭ via gusto. Bonan apetiton!

Presi - Reveni