Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Fagopiro kun sojviando kaj legomoj

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Maceru dum kelkaj minutoj la sojviandon en varma akvo kaj poste forigu la akvon. Varmigu oleon en pato kaj poste aldonu raspitan karoton, maceritan sojviandon, cepon tranĉitan en malgrandajn pecetojn kaj salon. Lasu tion stufiĝi per milda fajro dum 20 minutoj.

Paŝo 2 Metu al poto frostigitan maizon, verdajn fazeolojn, fagopiron kaj akvon. Atendu ĝis kiam ĝi komencas boli kaj malfortigu la fajron. Kiam akvo ne plu estas en poto, aldonu la preparitan stufaĵon el pato, miksu kaj atendu kelkajn minutojn.

Paŝo 3 La manĝo estas preta! Vi povas aldoni al teleroj pipron aŭ kefiron laŭ via gusto. Bonan apetiton!