Flava Kazeo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Flava Kazeo

Malfacileco: 3/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 5 minutoj

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Julia Sigmond el Rumanio kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2017.

Ingrediencoj

  • 0,5 l lakto
  • 5 ovoj
  • 2 kuleroj da sukero
  • pinĉpreno da salo
  • sekvinbero (laŭdezire)

Preparado

Paŝo 1En plata kaserolo ni miksu la lakton, la sukeron kaj la salon. Je malgranda fajro ni kirlu ĝis ĝi ekbolas.

Paŝo 2La 5 ovojn bone batitajn ni enmiksu tre malrapide, singardeme. Ni kirlu la likvaĵon, ĝis ĝi iĝas kazeosimila. Poste ni verŝu ĝin aŭ tra iun kribrilon, aŭ tra iun gazon, por ke la superflua likvaĵo povu forgluti.

Paŝo 3La senlikvan kazeon ni metu por kelkaj horoj en la fridujon. Poste la bongusta flava kazeo estas distranĉebla, kiel fromaĝo.

Presi - Reveni