Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Flava Kazeo

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 En plata kaserolo ni miksu la lakton, la sukeron kaj la salon. Je malgranda fajro ni kirlu ĝis ĝi ekbolas.

Paŝo 2 La 5 ovojn bone batitajn ni enmiksu tre malrapide, singardeme. Ni kirlu la likvaĵon, ĝis ĝi iĝas kazeosimila. Poste ni verŝu ĝin aŭ tra iun kribrilon, aŭ tra iun gazon, por ke la superflua likvaĵo povu forgluti.

Paŝo 3 La senlikvan kazeon ni metu por kelkaj horoj en la fridujon. Poste la bongusta flava kazeo estas distranĉebla, kiel fromaĝo.