Florbrasika supo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Supoj

Florbrasika supo

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

---

Ĉi tiu recepto estis esperantigita de Alta (Cao Truong, Vjetnamio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2011

Ingrediencoj por 4 personoj

  • 1/2 florbrasiko
  • 1 karoto
  • 2 pecoj da tofuo aŭ vegetara viando
  • 1 pomo
  • salo
  • sukero

Preparado

Paŝo 1Tranĉu florbrasikon, karoton en konvenajn pecetojn.

Paŝo 2Boligu la pomon kaj karoton dum 15 minutoj en akvo por havi buljonon, elprenu la pomon, metu la tranĉitan florbrasikon kaj la rostitan tofuon en tiun ĉi buljonon.

Paŝo 3Daŭre boligu ĝin ĝis finkuiriteco.

Paŝo 4Aldonu salon kaj sukeron laŭ gusto.

Prezentu la supon varme!

Presi - Reveni