Fraga smuzio

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Trinkaĵoj

Fraga smuzio

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 1 minuto

Tio estas freŝa somera trinkaĵo :)

Ingrediencoj

  • 300 g da fragoj
  • 1 banano
  • iom da kreskaĵa lakto
  • iom da kreskaĵa jogurto
  • iom da agava siropo (neveganoj povas uzi mielon)

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Lavu fragojn kaj forigu de ili foliojn. Senŝeligu la bananon.

Paŝo 2

Paŝo 2Metu fragojn kaj bananon en miksaparaton, aldonu kreskaĵajn lakton, jogurton kaj siropon.

Paŝo 3

Paŝo 3Miksu ĉion.

Paŝo 4

Paŝo 4La smuzio estas preta! Verŝu en glasojn kaj ornamu ĝin laŭ via plaĉo.

Presi - Reveni