Gvakamolo (avokada kaĉo)

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Legomoj, Manĝetoj, Salatoj

Gvakamolo (avokada kaĉo)

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Bongustega, sanega apudplado.

Ingrediencoj por 1 bovlo

  • 5 avokadoj
  • 1 citrono
  • Papriko
  • Pipro
  • Salo

Preparado

Paŝo 1Senŝeligu la avokadojn, kaj metu ilin en bovlon. Forĵetu la kernojn.

Paŝo 2Premu la citronon, kaj metu la sukon en la bovlon.

Paŝo 3Aldonu la herbojn.

Paŝo 4Miksu kaj kaĉigu. Per manoj estos pli taŭga maniero, sed se la avokadoj estas malmolaj, vi povus uzi kuleron aŭ forkon.

En la bildo, vi vidas la gvakamolon apud poto kun florbrasika kareaĵo. La du pladoj estas de malsamaj kulturoj, sed ili kunmiksiĝas bone!

Presi - Reveni