Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Gvakamolo (avokada kaĉo)

Ingrediencoj por 1 bovlo (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Senŝeligu la avokadojn, kaj metu ilin en bovlon. Forĵetu la kernojn.

Paŝo 2 Premu la citronon, kaj metu la sukon en la bovlon.

Paŝo 3 Aldonu la herbojn.

Paŝo 4 Miksu kaj kaĉigu. Per manoj estos pli taŭga maniero, sed se la avokadoj estas malmolaj, vi povus uzi kuleron aŭ forkon.

En la bildo, vi vidas la gvakamolon apud poto kun florbrasika kareaĵo. La du pladoj estas de malsamaj kulturoj, sed ili kunmiksiĝas bone!