Hagiso vegana

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Ĉefaj pladoj

Hagiso vegana

Malfacileco: 3/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 50 minutoj

Tradicia kaj nacia plado de Skotlando. Ĝi precipe estas manĝata dum la festo de la nacia bardo Robbie Burns. Eĉ antaŭ oni tranĉas ĝin, oni devas antaŭe deklami la Alparolon al Hagiso, kiu estas parto de la filmo.

Ingrediencoj

  • 1 granda karoto
  • 2 cepoj
  • 500 gramoj da ĉampinjonoj
  • 1 taso da akvo (kun buljono se vi havas)
  • 1/3 taso da lentoj
  • 1,3 taso da avenflokoj
  • 1 kulero da sojsaŭco
  • 1 kulero da citrona suko
  • 2 kuleretoj da salo
  • 1 kulereto da nigra pipro
  • 1 kulero da timiano
  • Oleo

Preparado

Paŝo 1Fritu etajn pecojn de karotoj, cepoj, kaj ĉampinjonoj - en tiu ĉi ordo.

Paŝo 2Post kelkaj minutoj aldonu la akvon, lentojn, herbojn, sojsaŭcon, citronsukon.

Paŝo 3Lasu ĝin boli, kaj tiam plimalvarmigu, aldonu la avenflokojn, miksu, kaj lasu por 20 minutoj boleti kaj densiĝi.

Paŝo 4Metu ĝin sur bakpleton kun la formo kiel ega kolbaso aŭ torto. Baku dum 30 minutoj.

Paŝo 5Servu kun fritaj terpomoj kaj salato. Se vi ankoraŭ havas hagison la venonta tago, metu ĝin en platpanon kaj manĝu tiel.

ALPAROLO AL HAGISO – Robert Burns, traduko de William Auld

Feliĉ’ al via vango grasa,

ĉef-ĉefo de la klan’ kolbasa!

Vi staras nepre plej altrasa

ĉe l’ tripa trupo,

inda je dankopreĝ’ ekstaza,

sen ĉia dubo!

Vi pompas sur knaranta plado

kvazaŭ distanca montfasado

(via palis’ al muelrado

servus por kejlo!)

dum ora suk’ tra l’ haŭtoglato

ŝvitas en perlo!

Jen, klingon viŝas la kampulo

kaj tranĉas vin tra l’ ventrobulo

faklerte, kvazaŭ manipulo

de ŝpat’ en foso;

kaj krevas riĉoj en disrulo

el la koloso!

Tuj la kuleroj ĉerpas vete.

Ĉiu por si! Nur plu, impete!

Ĝis ĉiu ventro, ŝvel-gravede,

krizon produktas;

kaj la maljuna patro, cede,

“Dankatu!” ruktas.

Ĉu iu, super sia kaĉo,

franca raguo, aŭ gulaŝo,

aŭ ranca mikso, kies maĉo

porkinon naŭzus!

– ĉe jena plado, kun grimaco

hezite paŭzus?

Lin vidu – povran! – ĉe l’ dieto:

Kaduka ombro de skeleto!

La kruro estas nur pajleto,

la brako feblas.

Ja, lukti sange kun impeto

al li ne eblas!

Sed hagis-manĝa bubo jenas!

Sub lia paŝ’ la tero tremas.

Se li en pugno glavon prenas,

tuj kun atakoj

Li brakojn, krurojn, kapojn semas

per falĉohakoj!

Ho vi, supera Prizorganto,

fonto de l’ homa provianto,

mizerajn saŭcojn al Skotlando

ho ne proponu!

Sed, por dankem’ de l’ tuta bando,

hagison donu!

Presi - Reveni