Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Hagiso vegana

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Fritu etajn pecojn de karotoj, cepoj, kaj ĉampinjonoj - en tiu ĉi ordo.

Paŝo 2 Post kelkaj minutoj aldonu la akvon, lentojn, herbojn, sojsaŭcon, citronsukon.

Paŝo 3 Lasu ĝin boli, kaj tiam plimalvarmigu, aldonu la avenflokojn, miksu, kaj lasu por 20 minutoj boleti kaj densiĝi.

Paŝo 4 Metu ĝin sur bakpleton kun la formo kiel ega kolbaso aŭ torto. Baku dum 30 minutoj.

Paŝo 5 Servu kun fritaj terpomoj kaj salato. Se vi ankoraŭ havas hagison la venonta tago, metu ĝin en platpanon kaj manĝu tiel.

ALPAROLO AL HAGISO – Robert Burns, traduko de William Auld

Feliĉ’ al via vango grasa,

ĉef-ĉefo de la klan’ kolbasa!

Vi staras nepre plej altrasa

ĉe l’ tripa trupo,

inda je dankopreĝ’ ekstaza,

sen ĉia dubo!

Vi pompas sur knaranta plado

kvazaŭ distanca montfasado

(via palis’ al muelrado

servus por kejlo!)

dum ora suk’ tra l’ haŭtoglato

ŝvitas en perlo!

Jen, klingon viŝas la kampulo

kaj tranĉas vin tra l’ ventrobulo

faklerte, kvazaŭ manipulo

de ŝpat’ en foso;

kaj krevas riĉoj en disrulo

el la koloso!

Tuj la kuleroj ĉerpas vete.

Ĉiu por si! Nur plu, impete!

Ĝis ĉiu ventro, ŝvel-gravede,

krizon produktas;

kaj la maljuna patro, cede,

“Dankatu!” ruktas.

Ĉu iu, super sia kaĉo,

franca raguo, aŭ gulaŝo,

aŭ ranca mikso, kies maĉo

porkinon naŭzus!

– ĉe jena plado, kun grimaco

hezite paŭzus?

Lin vidu – povran! – ĉe l’ dieto:

Kaduka ombro de skeleto!

La kruro estas nur pajleto,

la brako feblas.

Ja, lukti sange kun impeto

al li ne eblas!

Sed hagis-manĝa bubo jenas!

Sub lia paŝ’ la tero tremas.

Se li en pugno glavon prenas,

tuj kun atakoj

Li brakojn, krurojn, kapojn semas

per falĉohakoj!

Ho vi, supera Prizorganto,

fonto de l’ homa provianto,

mizerajn saŭcojn al Skotlando

ho ne proponu!

Sed, por dankem’ de l’ tuta bando,

hagison donu!

Video-recepto