Hungara fruktosupo

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Supoj

Hungara fruktosupo

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Tipe hungara supo, malpeza, malmultekosta kaj tre agrabla dum varmaj somertagoj. Jes, ĝi estas dolĉa, kaj jes, oni manĝas ĝin kutime tute malvarme (kiel unuan pladon, ekz. antaŭ pli pezaj salaj ĉefpladoj).

Se tio tro strangas por vi, vi tamen scivolas, eble testu ĝin iom pli dense kaj kiel deserto, en Francio ĝi jam funkciis kaj oni ŝatis. Mi esperas, ke vi same. Bonan apetiton! :)

PS.: ĝi estas nefuŝebla kaj facile preparebla manĝaĵo, kiun ne daŭras longe pretigi (la indikita prepar-tempo jam enhavas la tempon de purigado :P. Tamen indas pli frue komenci, por ke ĝi havu tempon malvarmiĝi). Do ne malkuraĝu, eĉ se vi estas komencanto en la kuirejo! Vi certe sukcesos. :)

Ingrediencoj por 4 personoj

  • 1 L da akvo
  • Spicaĵoj: 1 supkulero da cinamopecoj, kelkaj kariofiloj
  • Iomete da salo
  • 1-2 dL da jogurto
  • 1-2 supkuleroj da faruno/maizeno (depende de la preferata denseco)
  • Fruktoj: ekz. 2 mezgrandaj pomoj (prefere pli malmolaj tipoj, ekz. Jonagold aŭ verdaj tipoj), 2-3 supkuleroj da sekvinberoj, kelkaj fragoj kaj (acidaj) ĉerizoj kaj riboj

Eventuale:

  • Iom da citronsuko
  • 1 citrono
  • Iom da sukero

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Prenu la necesajn ingrediencojn. Tranĉu la pomojn + forprenu iliajn kernujojn.

Paŝo 2

Paŝo 2Boligu duonon de la akvo kun la spicaĵoj. Dumtempe senŝeligu kaj tranĉu la pomojn. Se vi pretas (se la akvo koloriĝis kaj bonodoras), kribru la sukon per tekribrilo, poste aldonu la pomojn kaj iomete da salo.

Paŝo 3

Paŝo 3Kiam la pomoj duone moliĝis, aldonu la aliajn (pli molajn) fruktojn kaj la lavitajn sekvinberojn. Se ĉio kuiriĝis, miksu la jogurton kun la faruno/maizeno kaj iom da varma suko. Por certiĝi, ke ne restos farun-ĝibetoj en la supo, verŝu ĝin tra tekribrilo en la supon.

Paŝo 4

Paŝo 4Miksu la tuton kaj finkuiru ĝis boliĝeto. Lasu ĝin malvarmiĝi (vi povas rapidigi tion metante la poton en malvarman akvon).

Se vi deziras, aldonu iom da (vanila) sukero aŭ mielo (sed antaŭe gustumo: pro la fruktozo tiu ĉi paŝo kutime tute superfluas, laŭ mi).

Se vi ŝatas citronojn, aldonu iom da citronsuko kaj/aŭ senŝeligu unu citronon, tranĉu ĝin en rondajn pecojn kaj ŝutu ilin per iom da sukero. Metu en telereton, por e oni libere povu aldonu antaŭ la manĝado.

  • La supo certe ankaŭ povas iĝi facile vegana, se vi uzas sojan jogurton.
  • Ankaŭ ĝenerale vi povas la recepton tre libere uzi kaj ŝanĝi, uzante aliajn fruktojn (ekz. piro, pruno, aprikoto aŭ persiko... laŭ via gusto kaj laŭ sezono) aŭ aldonante iom da rumo en la fino ;), anstataŭigante la jogurton kun kremdensaĵo aŭ laktokremo (se vi preferas ilin: tiel la supo estos iomete pli grasa), ktp.
  • Ne trompiĝu de la foto: mi enmetis fine nur duonon de la (originale 4) pomoj, ĉar mi mistaksis la necesan kvanton antaŭ la purigo-preparo de ili.
Presi - Reveni