Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Hungara fruktosupo

Ingrediencoj por 4 personoj (konvertilo)

Eventuale:

Preparado

Paŝo 1 Prenu la necesajn ingrediencojn. Tranĉu la pomojn + forprenu iliajn kernujojn.

Paŝo 2 Boligu duonon de la akvo kun la spicaĵoj. Dumtempe senŝeligu kaj tranĉu la pomojn. Se vi pretas (se la akvo koloriĝis kaj bonodoras), kribru la sukon per tekribrilo, poste aldonu la pomojn kaj iomete da salo.

Paŝo 3 Kiam la pomoj duone moliĝis, aldonu la aliajn (pli molajn) fruktojn kaj la lavitajn sekvinberojn. Se ĉio kuiriĝis, miksu la jogurton kun la faruno/maizeno kaj iom da varma suko. Por certiĝi, ke ne restos farun-ĝibetoj en la supo, verŝu ĝin tra tekribrilo en la supon.

Paŝo 4 Miksu la tuton kaj finkuiru ĝis boliĝeto. Lasu ĝin malvarmiĝi (vi povas rapidigi tion metante la poton en malvarman akvon).

Se vi deziras, aldonu iom da (vanila) sukero aŭ mielo (sed antaŭe gustumo: pro la fruktozo tiu ĉi paŝo kutime tute superfluas, laŭ mi).

Se vi ŝatas citronojn, aldonu iom da citronsuko kaj/aŭ senŝeligu unu citronon, tranĉu ĝin en rondajn pecojn kaj ŝutu ilin per iom da sukero. Metu en telereton, por e oni libere povu aldonu antaŭ la manĝado.

  • La supo certe ankaŭ povas iĝi facile vegana, se vi uzas sojan jogurton.
  • Ankaŭ ĝenerale vi povas la recepton tre libere uzi kaj ŝanĝi, uzante aliajn fruktojn (ekz. piro, pruno, aprikoto aŭ persiko... laŭ via gusto kaj laŭ sezono) aŭ aldonante iom da rumo en la fino ;), anstataŭigante la jogurton kun kremdensaĵo aŭ laktokremo (se vi preferas ilin: tiel la supo estos iomete pli grasa), ktp.
  • Ne trompiĝu de la foto: mi enmetis fine nur duonon de la (originale 4) pomoj, ĉar mi mistaksis la necesan kvanton antaŭ la purigo-preparo de ili.

Komentoj

Estas unu komento pri ĉi tiu recepto.

Bildo de Kelli
#1
La

Tiu recepto ŝajnas bonega. Mi provos ĝin.