Itala pastaĵa torto

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Itala pastaĵa torto

Malfacileco: 4/5

Prepardaŭro: 1 horo, kuirdaŭro: 35 minutoj

Tri tavoloj da pastaĵo en koloroj de la itala flago.

Ingrediencoj por 8 porcioj

Por ĉiuj tavoloj:

  • 500 gramoj da pastaĵo (spagetoj)
  • 2 ovoj
  • 4 kuleroj da acidkremo (18%)

Por la verda tavolo:

  • 1 pakaĵo de frostigita spinaco (400 gramoj)
  • 2 grandaj ajleroj
  • Salo
  • Pipro

Por la blanka tavolo:

  • 200 gramoj da feta-fromaĝo

Por la ruĝa tavolo:

  • 1 mezgranda cepo
  • 1 kulero da oleo
  • 1 glaso da tomata saŭco
  • 2 kuleroj da tomata koncentrita pasto
  • 1 kulereto da sekigita bazilio
  • 1 kulereto da sekigita timiano
  • Salo
  • Pipro

Por la supra parto:

  • Unu pakaĵo da mocarelo (125 gramoj)
  • 70 gramoj da feta-fromaĝo
  • Kelkaj tomatetoj
  • Kelkaj nigraj olivoj
  • Kelkaj folioj de freŝa bazilio

Preparado

Paŝo 1Kuiru pastaĵon al dente, senakvigu kaj lasu. Miksu per forko la ovojn kun acidkremo.

Paŝo 2La verda tavolo: fritu spinacon ĝis akvo vaporiĝos, aldonu dispremitan ajlon. Spicu laŭ via gusto per salo kaj pipro.

Paŝo 3La blanka tavolo: pecetigu feta-fromaĝon (200 gramoj).

Paŝo 4La ruĝa tavolo: senŝeligu cepon, tranĉu en malgrandajn pecetojn kaj fritu mallonge sur varmega pato kun oleo. Al fritita cepo aldonu tomatan saŭcon kaj tomatan paston. Varmigu, ĝis kiam la saŭco iĝos pli densa. Je la fino spicu per salo, pipro kaj herboj.

Paŝo 5Al ĉiu tavolo aldonu po 1/3 parto de la antaŭe preparita miksaĵo de ovoj kun acidkremo. Bone miksu. Kuiritan antaŭe pastaĵon dividu je 3 egalaj partoj.

Paŝo 6

Paŝo 6Al unua parto de pastaĵo aldonu spinacan saŭcon.

Paŝo 7

Paŝo 7Al dua parto aldonu tomatan saŭcon.

Paŝo 8

Paŝo 8Al tria parto aldonu feta-fromaĝon.

Paŝo 9Bone miksu ĉiujn partojn. Preparu formon ŝmirante ĝin per butero. En formon enmetu ruĝan pastaĵon, egale kovrante tutan spacon. Poste same enmetu blankan pastaĵon. Kaj la plej supre enmetu verdan pastaĵon.

Paŝo 10Plenan formon kovru per aluminia folio kaj enmetu en fornon por 20 minutoj je 180 °C.

Paŝo 11

Paŝo 11Post 20 minutoj forprenu la formon de la forno kaj supre metu tranĉitajn pecojn de mocarelo, pecetojn de feta-fromaĝo (70 gramoj), tranĉitajn duonojn de tomatetojn kaj nigrajn olivojn. Baku en forno ankoraŭ per 15 minutoj.

Paŝo 12

Paŝo 12Post 15 minutoj forprenu la formon de la forno kaj lasu ĝin ripozi por ĉirkaŭ 30 minutoj, por ke ĝi estu pli facile tranĉebla en belaj pecetoj.

Paŝo 13

Paŝo 13Pretan torton ornamu per folioj de freŝa bazilio. Bonan apetiton!

Presi - Reveni