Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Itala pastaĵa torto

Ingrediencoj por 8 porcioj (konvertilo)

Por ĉiuj tavoloj:

Por la verda tavolo:

Por la blanka tavolo:

Por la ruĝa tavolo:

Por la supra parto:

Preparado

Paŝo 1 Kuiru pastaĵon al dente, senakvigu kaj lasu. Miksu per forko la ovojn kun acidkremo.

Paŝo 2 La verda tavolo: fritu spinacon ĝis akvo vaporiĝos, aldonu dispremitan ajlon. Spicu laŭ via gusto per salo kaj pipro.

Paŝo 3 La blanka tavolo: pecetigu feta-fromaĝon (200 gramoj).

Paŝo 4 La ruĝa tavolo: senŝeligu cepon, tranĉu en malgrandajn pecetojn kaj fritu mallonge sur varmega pato kun oleo. Al fritita cepo aldonu tomatan saŭcon kaj tomatan paston. Varmigu, ĝis kiam la saŭco iĝos pli densa. Je la fino spicu per salo, pipro kaj herboj.

Paŝo 5 Al ĉiu tavolo aldonu po 1/3 parto de la antaŭe preparita miksaĵo de ovoj kun acidkremo. Bone miksu. Kuiritan antaŭe pastaĵon dividu je 3 egalaj partoj.

Paŝo 6 Al unua parto de pastaĵo aldonu spinacan saŭcon.

Paŝo 7 Al dua parto aldonu tomatan saŭcon.

Paŝo 8 Al tria parto aldonu feta-fromaĝon.

Paŝo 9 Bone miksu ĉiujn partojn. Preparu formon ŝmirante ĝin per butero. En formon enmetu ruĝan pastaĵon, egale kovrante tutan spacon. Poste same enmetu blankan pastaĵon. Kaj la plej supre enmetu verdan pastaĵon.

Paŝo 10 Plenan formon kovru per aluminia folio kaj enmetu en fornon por 20 minutoj je 180 °C.

Paŝo 11 Post 20 minutoj forprenu la formon de la forno kaj supre metu tranĉitajn pecojn de mocarelo, pecetojn de feta-fromaĝo (70 gramoj), tranĉitajn duonojn de tomatetojn kaj nigrajn olivojn. Baku en forno ankoraŭ per 15 minutoj.

Paŝo 12 Post 15 minutoj forprenu la formon de la forno kaj lasu ĝin ripozi por ĉirkaŭ 30 minutoj, por ke ĝi estu pli facile tranĉebla en belaj pecetoj.

Paŝo 13 Pretan torton ornamu per folioj de freŝa bazilio. Bonan apetiton!

Komentoj

Estas unu komento pri ĉi tiu recepto.

dorotka
#1
La

Bele aspektas kaj bonege gustas!