Juda pano: ĥalao

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Pastbakaĵoj, pano, flanoj

Malfacileco: 3/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 1 horo

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Neil BLONSTEIN (Usono) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2012

Ingrediencoj

  • 5 funtoj (2268 gramoj) da kribita ĉiu-cela faruno
  • 2 uncoj (57 gramoj) da freŝa gisto
  • 2 kuleroj da kruda salo
  • 4,25 tasoj da varma akvo (aldonu plian kvaronon tason por pli mola pasto)
  • 3/4 taso da oleo
  • 1 kaj 1/3 tasoj da sukero
  • 5 ovo-flavaĵoj

Preparado

Paŝo 1Dissolvu la giston en unu tason da varma akvo kaj aldonu 1 kuleron da sukero. Kirlu. Kiam vezikoj leviĝas, la gisto jam aktiviĝis.

Paŝo 2En via miksilo, kombinu la salon, 2/3 de la faruno, oleon, sukeron, ovo-flavaĵojn kaj aktivan giston finfine. Ĝustigu la aparaton je meza forto dum 12 minutoj. Kiam vi vidas la paston komenci formiĝi, aldonu la restantan farunon en la miksujon kaj daŭrigu la miksadon.

Paŝo 3Transmetu la paston en ege grandan, bone grasitan bovlon, kovru per plasta folio kaj permesu varmiĝi en varma loko dum 2 ĝis 3 horoj aŭ ĝis duobliĝo de grandeco. (Alternative: premu paston malsupren post unu horo kaj permesu leviĝi denove.)

Paŝo 4Formu la paston en plektaĵon aŭ iun ajn formon, kiun vi volas. Post kiam vi formis viajn ĥalaojn, permesu ke ili leviĝu dum 20 minutoj en grasitaj bako-teleroj.

Paŝo 5Farbetu la ĥalaojn per kirlitaj ovo-flavaĵoj kaj surŝutetu papavo- aŭ sezamo-semojn. Baku en antaŭ-varmigita 400-grada F (200 °C) forno dum la unuaj 15 minutoj kaj poste reduktu ĝis 350 gradoj F (175 °C) por pliaj 30 ĝis 45 minutoj.

Presi - Reveni