Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Juda pano: ĥalao

Ingrediencoj (konvertilo)

  • 5 funtoj (2268 gramoj) da kribita ĉiu-cela faruno
  • 2 uncoj (57 gramoj) da freŝa gisto
  • 2 kuleroj da kruda salo
  • 4,25 tasoj da varma akvo (aldonu plian kvaronon tason por pli mola pasto)
  • 3/4 taso da oleo
  • 1 kaj 1/3 tasoj da sukero
  • 5 ovo-flavaĵoj

Preparado

Paŝo 1 Dissolvu la giston en unu tason da varma akvo kaj aldonu 1 kuleron da sukero. Kirlu. Kiam vezikoj leviĝas, la gisto jam aktiviĝis.

Paŝo 2 En via miksilo, kombinu la salon, 2/3 de la faruno, oleon, sukeron, ovo-flavaĵojn kaj aktivan giston finfine. Ĝustigu la aparaton je meza forto dum 12 minutoj. Kiam vi vidas la paston komenci formiĝi, aldonu la restantan farunon en la miksujon kaj daŭrigu la miksadon.

Paŝo 3 Transmetu la paston en ege grandan, bone grasitan bovlon, kovru per plasta folio kaj permesu varmiĝi en varma loko dum 2 ĝis 3 horoj aŭ ĝis duobliĝo de grandeco. (Alternative: premu paston malsupren post unu horo kaj permesu leviĝi denove.)

Paŝo 4 Formu la paston en plektaĵon aŭ iun ajn formon, kiun vi volas. Post kiam vi formis viajn ĥalaojn, permesu ke ili leviĝu dum 20 minutoj en grasitaj bako-teleroj.

Paŝo 5 Farbetu la ĥalaojn per kirlitaj ovo-flavaĵoj kaj surŝutetu papavo- aŭ sezamo-semojn. Baku en antaŭ-varmigita 400-grada F (200 °C) forno dum la unuaj 15 minutoj kaj poste reduktu ĝis 350 gradoj F (175 °C) por pliaj 30 ĝis 45 minutoj.