Kapsikaĵo sen viando

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Kapsikaĵo sen viando

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Cindy MCKEE kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2009

Ingrediencoj

  • 15 ml da oleo
  • 2 mezgrandaj cepoj, hakitaj
  • 3 bulberoj de ajlo, haketitaj
  • 1 verda kapsiko, hakita (dolĉa, milda)
  • 1 ĥalapa kapsiketo (jalapeño), haketita (surhavu gantojn – iam, mi tuŝis mian okulon post kiam mi hakis kapsiketojn – tio doloris!)
  • 1 granda ladskatolo da pistitaj tomatoj kaj 1 malgranda ladskatolo da tomata pureo (rafinita kaĉo)
  • 2,5 ml da muelita koriandro
  • pinĉo da pimento
  • 10 ml da origano
  • 30 ml da bruna sukero
  • 30 ml da kapsikpulvoro (laŭguste! povas esti la tipo kun aliaj spicoj enmiksitaj)
  • 30 ml da kumino
  • 1/2 litro (jes, mia mezurtaso diras '1/4 litro') da jam kuiritaj faboj (pinta fabo estas la tipo kiun mi uzas; oni kutime sekigas pintajn fabojn por posta uzo)

Preparado

Paŝo 1Kirlofritu la cepojn, ajlon, kaj kapsikojn ĝis moliĝo en granda poto.

Paŝo 2Aldonu la restantajn ingrediencojn, ekboligu, tiam malintensigu la fajron kaj lasu boleti dum 30 minutoj.

Paŝo 3Surtabligu la kapsikaĵon kun rizo (kutime). Kelkaj el miaj konatoj dispecigas biskvitojn en bovlon da kapsikaĵo kaj enĵetas fromaĝon.

Ĉi tio estas teksasa-meksika (Tex-Mex) plado. Alĝustigu la spicojn laŭguste. La gusto estas intensa......treeee forrrrta ☺

Presi - Reveni