Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kapsikaĵo sen viando

Ingrediencoj (konvertilo)

  • 15 ml da oleo
  • 2 mezgrandaj cepoj, hakitaj
  • 3 bulberoj de ajlo, haketitaj
  • 1 verda kapsiko, hakita (dolĉa, milda)
  • 1 ĥalapa kapsiketo (jalapeño), haketita (surhavu gantojn – iam, mi tuŝis mian okulon post kiam mi hakis kapsiketojn – tio doloris!)
  • 1 granda ladskatolo da pistitaj tomatoj kaj 1 malgranda ladskatolo da tomata pureo (rafinita kaĉo)
  • 2,5 ml da muelita koriandro
  • pinĉo da pimento
  • 10 ml da origano
  • 30 ml da bruna sukero
  • 30 ml da kapsikpulvoro (laŭguste! povas esti la tipo kun aliaj spicoj enmiksitaj)
  • 30 ml da kumino
  • 1/2 litro (jes, mia mezurtaso diras '1/4 litro') da jam kuiritaj faboj (pinta fabo estas la tipo kiun mi uzas; oni kutime sekigas pintajn fabojn por posta uzo)

Preparado

Paŝo 1 Kirlofritu la cepojn, ajlon, kaj kapsikojn ĝis moliĝo en granda poto.

Paŝo 2 Aldonu la restantajn ingrediencojn, ekboligu, tiam malintensigu la fajron kaj lasu boleti dum 30 minutoj.

Paŝo 3 Surtabligu la kapsikaĵon kun rizo (kutime). Kelkaj el miaj konatoj dispecigas biskvitojn en bovlon da kapsikaĵo kaj enĵetas fromaĝon.

Ĉi tio estas teksasa-meksika (Tex-Mex) plado. Alĝustigu la spicojn laŭguste. La gusto estas intensa......treeee forrrrta ☺