Karabaĉia por Leonardo

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Supoj

Karabaĉia por Leonardo

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Temas pri cepa supo ŝatata de Leonardo el Vinci – famega veg-italo de la renesanco.

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de P. B. G. kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2016.

Ingrediencoj

  • cepoj
  • amandoj pistitaj en pistujo
  • iom da salo
  • vinagro
  • olivoleo
  • akvo
  • pantranĉaĵoj

Preparado

Paŝo 1Metu en kaserolon (pli bone estus el terakoto) olivoleon; tranĉu la cepojn maldike, metu ilin en la kaserolon,

Paŝo 2Kuiru ilin malrapide proksimume duonhoron, aldonu vinagron, salon, amandojn, akvon (tri supkulerojn);

Paŝo 3Metu pantranĉaĵojn sur suptelerojn, verŝu la supon en ilin, premu zorge;

Paŝo 4Aldonu iom da olivoleo kaj eventuale raspitan ŝafan fromaĝon.

Tiu plado estas mendebla ĉefe en manĝejoj de la florenca regiono, aŭ toskanaj geesperantistoj povas kuiri por vi, kiam vi vizitas Toskanion. Por pli da informoj kontaktu TEVA-n.

Presi - Reveni