Karot-tomata ŝmiraĵo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

Jen recepto farinda kiam oni kuiris iom tro da karotoj por la tag- aŭ vespermanĝo. Aŭ oni kuiru intence iom tro. Tre facile kaj rapide farebla. Ankaŭ facilas trovi variantojn.

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Heidi GOES (Belgio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2014

Ingrediencoj

  • bovlo da kuiritaj karotokubetoj
  • du manĝkuleroj da tomatokoncentraĵo
  • malgranda cepo, dispecigita
  • laŭ gusto iom da keĉupo, iom da muelita pipro, herbosalo, paprikopulvoro (aŭ se vi ŝatas ĝin iom pli spica, iom da ĉili- pulvoro aŭ hariso)
  • unu-du kuleroj da kaporoj

Preparado

Paŝo 1Fritu la cepopecojn, aldonu la karotojn, tomatokoncentraĵon kaj herbojn.

Paŝo 2Bone miksu ĝis vi akiras glatan paston.

Paŝo 3Poste aldonu la kaporojn.

Ofte viandmanĝantoj demandas al veganoj, eĉ pli ol al vegetaranoj: „sed kion do vi manĝas inter/sur viaj pantranĉoj”? En specialaj vendejoj oni povas aĉeti diversajn ŝmiraĵojn kies bazo estas faboj (sojfaboj, lentoj,...), sunflorsemoj, aŭ aliaj plantoj riĉaj je proteinoj. Sed ofte tiuj smiraĵoj estas multekostaj kaj/aŭ pakitaj en nereuzeblaj kaj/aŭ nerecikligitaj plastaj skatoletoj. Tial jen iom da simplaj receptoj por mem prepari tiajn panŝmiraĵojn: malpli koste kaj pli freŝe, kaj kun malpli da pakumo por forĵeti.

Presi - Reveni