Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Karot-tomata ŝmiraĵo

Ingrediencoj (konvertilo)

  • bovlo da kuiritaj karotokubetoj
  • du manĝkuleroj da tomatokoncentraĵo
  • malgranda cepo, dispecigita
  • laŭ gusto iom da keĉupo, iom da muelita pipro, herbosalo, paprikopulvoro (aŭ se vi ŝatas ĝin iom pli spica, iom da ĉili- pulvoro aŭ hariso)
  • unu-du kuleroj da kaporoj

Preparado

Paŝo 1 Fritu la cepopecojn, aldonu la karotojn, tomatokoncentraĵon kaj herbojn.

Paŝo 2 Bone miksu ĝis vi akiras glatan paston.

Paŝo 3 Poste aldonu la kaporojn.

Ofte viandmanĝantoj demandas al veganoj, eĉ pli ol al vegetaranoj: „sed kion do vi manĝas inter/sur viaj pantranĉoj”? En specialaj vendejoj oni povas aĉeti diversajn ŝmiraĵojn kies bazo estas faboj (sojfaboj, lentoj,...), sunflorsemoj, aŭ aliaj plantoj riĉaj je proteinoj. Sed ofte tiuj smiraĵoj estas multekostaj kaj/aŭ pakitaj en nereuzeblaj kaj/aŭ nerecikligitaj plastaj skatoletoj. Tial jen iom da simplaj receptoj por mem prepari tiajn panŝmiraĵojn: malpli koste kaj pli freŝe, kaj kun malpli da pakumo por forĵeti.