Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Supoj
Malfacileco: 2/5 Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj Tio estas tradicia tajlanda supo. Se vi emas, vi povas aldoni ankaŭ ĉampinjonojn - simple iom fritu aŭ baku ilin anticipe. |
Ingrediencoj por 4 porcioj
|
Preparado |
|
Paŝo 1En poto sur la mezforta fajro kombinu buljonon kaj kokoksan lakton (ne forgesu skui la ladskatolon antaŭe) kaj atendu ĝis ekbolo. Aldonu citronherbon aŭ raspitan ŝelon de citrono kaj zingibron, plimalaltigu la fajron kaj kuiru dum 10 minutoj. |
|
Paŝo 2Kribru la buljonon en bovlon, forigu citronherbon kaj zingibron kaj remetu la likvaĵon en la poton. |
|
Paŝo 3Aldonu brokolon, kukurbeton, dolĉan kapsikon, sojan saŭcon, brunan sukeron kaj raspitan ŝelon de limeo. Atendu ĝis kiam la supo boletas kaj kuiru dum 10 minutoj. |
|
Paŝo 4Aldonu tofuon kaj kuiru ankoraŭ 2-3 minutojn ĝis kiam la tofuo estos varma. |