Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kokosa supo kun tofuo

Ingrediencoj por 4 porcioj (konvertilo)

  • 400-mililitra ladskatolo da kokosa lakto
  • 700 ml da legoma buljono
  • 2 bastonetoj da freŝa citronherbo, iom batitaj per pastorulo raspita ŝelo de 1 citrono
  • 5 cm da freŝa zingibro, distranĉita en maldikaj pecoj
  • 260 g da brokolo, distranĉita en infloreskojn
  • 1 kukurbeto, distranĉita en diskojn
  • duono da ruĝa kapsiko">dolĉa kapsiko, ditranĉita en longajn maldikajn pecojn
  • 2 kuleroj da soja saŭco
  • 1 kulero da bruna sukero
  • raspita ŝelo de 1 limeo
  • 220 g (1 pakaĵo aŭ iom pli) da fumaĵita tofuo, distranĉita en kubetojn

Preparado

Paŝo 1 En poto sur la mezforta fajro kombinu buljonon kaj kokoksan lakton (ne forgesu skui la ladskatolon antaŭe) kaj atendu ĝis ekbolo. Aldonu citronherbon aŭ raspitan ŝelon de citrono kaj zingibron, plimalaltigu la fajron kaj kuiru dum 10 minutoj.

Paŝo 2 Kribru la buljonon en bovlon, forigu citronherbon kaj zingibron kaj remetu la likvaĵon en la poton.

Paŝo 3 Aldonu brokolon, kukurbeton, dolĉan kapsikon, sojan saŭcon, brunan sukeron kaj raspitan ŝelon de limeo. Atendu ĝis kiam la supo boletas kaj kuiru dum 10 minutoj.

Paŝo 4 Aldonu tofuon kaj kuiru ankoraŭ 2-3 minutojn ĝis kiam la tofuo estos varma.