Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kokoslakto

Bildo de kokoslakto
Fonto

Kokoslakto estas laktosimila trinkaĵo farita el raspita kokoso.

En la retejo estas 7 receptoj kun kokoslakto.

Elektita recepto kun kokoslakto

Legomoj en zanzibara saŭco (vegana)

Neniu noto
*
Preparado: 20 minutoj, kuirado: 40 minutoj

En la jaro 2005 mi manĝis legoman-rizan pladon kun bongusta saŭco en Zanzibaro (en Tanzanio). Mi demandis la kuirinton kiel estis farita la saŭco, kaj poste hejme provis produkti ion similan. Post kelkfoja provado mi alvenis al la ĉi tie prezentata preparmaniero. Kvankam mi mencias Tanzanion kiel devenlandon de la plado, ĝi ne estu konsiderata origina tanzania plado, sed adapto de ĝi (la kvinoo kaj la sojkazeo ne estis en la origina recepto, kaj ankaŭ la elekto de legomoj estis iom alia). Legi la recepton…

Lasta recepto kun kokoslakto

Supo de sekigitaj pizoj (vegana) (senglutena)

Neniu noto
*
Kun salo, oleo, cepo, pipro, ajlo, karotoj
Preparado: 15 minutoj, kuirado: 50 minutoj

Tio estas bongusta satiga supo. Legi la recepton…

Ĉiuj ceteraj receptoj kun kokoslakto