Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Tajlanda fungosupo

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Senŝeligu kaj etigu la ŝalotojn. Senŝeligu kaj ethaku la ajlon. Varmigu verŝeton da oleon en kuirpoto kaj fritetu la ŝalotojn kaj ajlon ĉ. 2 minutojn. Aldonu la kokoslakton kaj la akvon kaj erigu la buljonkubeton super ĝi.

Senŝeligu la zingibron kaj tranĉu en pecojn.

Paŝo 2 Kontuzu la citronherbotigon kaj faru nodon en ĝi. Duonigu la poreon laŭlonge, lavu ĝin sub la krano kaj tranĉu la poreon en duonringojn. Purige brosu la ĉampinjonojn kaj tranĉu ilin en kvaronpartojn. Aldonu la zingibron, citronherbon, poreon kaj la ĉampinjonojn. Aldonu la nudelojn kaj kuiru la tuton ĉ. 10 minutojn.

Paŝo 3 Aldonu la sojsaŭcon. Raspu la limeon super la kuirpoto. Duonigu la limeon kaj elpremu unu duonon super la kuirpoto kaj tranĉu la alian duonon en partetojn. Dividu la supon super la teleroj kaj garnu per parteto da limeo.

Eventuale forigu la citronherbon kaj zingibron antaŭ la manĝado.

Bonan apetiton!