Tajlanda fungosupo

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Supoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

La supoj Tom Kha estas furoraj ĉar ili nuntempe troviĝas en multaj restoracioj. Tiu tajlanda supo estas spica kaj facile preparebla.

Ingrediencoj

  • 2 etaj ŝalotoj
  • 2 ajleroj
  • 1 peco da zingibro (poleksgranda)
  • 1 citronherbotigo
  • 1 poreo
  • 500 gramoj da ĉampinjonoj
  • iom da sunfloroleo
  • 400 mililitro da kokoslakto
  • 700 mililitro da akvo
  • 1 legombuljonkubeto
  • 120 gramoj da nudeloj
  • 1 kulero da sojasaŭco
  • 1 limeo

Preparado

Paŝo 1Senŝeligu kaj etigu la ŝalotojn. Senŝeligu kaj ethaku la ajlon. Varmigu verŝeton da oleon en kuirpoto kaj fritetu la ŝalotojn kaj ajlon ĉ. 2 minutojn. Aldonu la kokoslakton kaj la akvon kaj erigu la buljonkubeton super ĝi.

Senŝeligu la zingibron kaj tranĉu en pecojn.

Paŝo 2Kontuzu la citronherbotigon kaj faru nodon en ĝi. Duonigu la poreon laŭlonge, lavu ĝin sub la krano kaj tranĉu la poreon en duonringojn. Purige brosu la ĉampinjonojn kaj tranĉu ilin en kvaronpartojn. Aldonu la zingibron, citronherbon, poreon kaj la ĉampinjonojn. Aldonu la nudelojn kaj kuiru la tuton ĉ. 10 minutojn.

Paŝo 3Aldonu la sojsaŭcon. Raspu la limeon super la kuirpoto. Duonigu la limeon kaj elpremu unu duonon super la kuirpoto kaj tranĉu la alian duonon en partetojn. Dividu la supon super la teleroj kaj garnu per parteto da limeo.

Eventuale forigu la citronherbon kaj zingibron antaŭ la manĝado.

Bonan apetiton!

Presi - Reveni