Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Citrontorto vegana

Ingrediencoj por 12-16 (konvertilo)

Pasto:

Garnaĵo:

Preparado

Paŝo 1 Pretigi la paston kunŝutante farunon, migdalpulvoron, sukeron, salon kaj aldonante varmetigitan kokosoleon (por likvigi ĝin).

Ĉion miksi, knedi kaj ŝmiri sur per kuirpapero tegita muldilo.

Dum 20' kuiru je 180°C.

Paŝo 2 Pretigi la garnaĵon, miksante unue sekajn erojn kaj sekve aldonante likvajn. Poste boligu la tuton, senĉese kirlante, dum kk minutoj ĝis la preparaĵo iĝas dense kremeca.

Kiam pretas, verŝu la tuton en la pladon sur la jam kuiritan paston.

Paŝo 3 Orname aldonu kokosajn erojn aŭ migdalajn rostitajn lamenojn kaj enmalvarmŝrankigu por ĉ unu horo.

La indikita fontoligo enhavas filmeton kun la paŝoj de la recepto, sed kun franclingvaj subtekstoj.