Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Tajlanda vegetara supo

Ingrediencoj por 2 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Senŝeligu kaj erigu la ŝalotojn.

Senŝeligu kaj erigu la ajlon.

Varmigu iom da aleo en pato kaj fritu la ŝalotojn kaj ajlon dum ĉ. 2 minutoj.

Aldonu la kokoslakton kaj la akvon kaj diserigu la buljonkubeton super ĝi.

Paŝo 2 Senŝeligu la zingibron kaj tranĉu en pecojn.

Kontuzu la citronherbotigon kaj faru nodon en ĝi. Duonigu la poreon laŭ longe, lavu ĝin sub la akvokrano kaj tranĉu en duonringojn.

Purigu la ĉampinjonojn per fungobroso kaj tranĉu en kvaronojn.

Aldonu la zingibron, cotronherbon, poreon kaj la ĉampinjonojn.

Aldonu la nudelojn kaj boligu dum ĉ. 10 minutoj.

Paŝo 3 Aldonu la sojasaŭcon. Raspu la limeon super la kuirpoto. Duonigu la limeon kaj elpremu unu duonon super la kuirpoto kaj tranĉu la alian en partetojn. Dividu la supon en la teleroj kaj garnu per parteto da limeo.

Konsilo: eventuale forigu la pecojn da zingibro kaj citronherbo el la supo antaŭ la surtabligo.

Bonan apetiton!