Supo de sekigitaj pizoj
Ingrediencoj por 8 porcioj (konvertilo)
- 1 distranĉita cepo
- 1 distranĉita ajlero
- 450g da sekigitaj pizoj
- 2 distranĉitaj karotoj
- 2 distranĉitaj terpomoj
- 2 litroj da legoma buljono
- 400 ml da kokosa lakto (1 ladskatolo)
- salo
- pipro
- herbaj spicoj - laŭ via plaĉo
- iom da oleo
Preparado
Paŝo 1 Aldonu en la poton oleon, cepon, ajlon kaj spicojn. Fritu ĝis kiam la cepo estos mola.
Paŝo 2 Aldonu sekigitajn pizojn, terpomojn, karotojn kaj buljonon. Ekboligu.
Paŝo 3 Post la ekbolo malplialtigu la fajron kaj lasu boleti sub la kovrilo dum 45 minutoj. Foje miksu, por ke nenio algluiĝu al la subo de la poto.
Paŝo 4 Miksu per merga miksilo (nedevige).
Paŝo 5 Skuu la ladskatolon kaj aldonu la kokosan lakton. Aldonu salon, pipron kaj miksu ĉion.