Supo de sekigitaj pizoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Supoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 50 minutoj

Tio estas bongusta satiga supo.

Ingrediencoj por 8 porcioj

  • 1 distranĉita cepo
  • 1 distranĉita ajlero
  • 450g da sekigitaj pizoj
  • 2 distranĉitaj karotoj
  • 2 distranĉitaj terpomoj
  • 2 litroj da legoma buljono
  • 400 ml da kokosa lakto (1 ladskatolo)
  • salo
  • pipro
  • herbaj spicoj - laŭ via plaĉo
  • iom da oleo

Preparado

Paŝo 1Aldonu en la poton oleon, cepon, ajlon kaj spicojn. Fritu ĝis kiam la cepo estos mola.

Paŝo 2Aldonu sekigitajn pizojn, terpomojn, karotojn kaj buljonon. Ekboligu.

Paŝo 3Post la ekbolo malplialtigu la fajron kaj lasu boleti sub la kovrilo dum 45 minutoj. Foje miksu, por ke nenio algluiĝu al la subo de la poto.

Paŝo 4Miksu per merga miksilo (nedevige).

Paŝo 5Skuu la ladskatolon kaj aldonu la kokosan lakton. Aldonu salon, pipron kaj miksu ĉion.

Presi - Reveni