Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Legomoj en zanzibara saŭco

Ingrediencoj por 4 porcioj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Metu la kvinoon en 700 ml da akvo. Boligu ĝin kaj lasu ĝin boli kovrite ĉe malalta temperaturo ĝis kiam ne plu estas akvo. Salu ĝin laŭguste fine de la bolado. Dum ĝi bolas, daŭrigu kun la aliaj ŝtupoj.

Paŝo 2 El-kapsuligu la kardamomajn semojn kaj iom dispecigu ilin per tranĉilo. Tranĉu la akrajn kapsiketojn en etajn erojn.

Paŝo 3 Senŝeligu la zingibron kaj tranĉu ĝin en unu-ĝis-du-milimetrajn pecetojn. Faru same kun la ajlo.

Paŝo 4 Tranĉu la sojkazeon en unu-ĝis-du-centimetrajn kubetojn.

Paŝo 5 Tranĉu la legomojn: forigu la finojn de la verdaj fazeoloj kaj duonigu ilin. Tranĉu la florbrasikon en du-ĝis-tri-centimetrajn floretojn kaj la karotojn kaj kukurbeton en duon-centimetre dikajn ringojn.

Paŝo 6 Varmigu oleon en volbopato ĉe alta – sed ne la plej alta – temperaturo, kaj metu la kardamomon, la akrajn kapsiketojn kaj la zingibron en ĝin.

Paŝo 7 Post unu minuto, aldonu la sojkazeon, ajlon, fazeolojn kaj florbrasikon.

Paŝo 8 Fritu ĉe meza temperaturo dum dek minutoj, kun kovrilo, kirlante la legomojn post ĉiuj du ĝis tri minutoj.

Paŝo 9 Aldonu karotojn kaj laŭgustan kvanton da salo. Tri minutojn poste aldonu la kukurbeton.

Paŝo 10 Post pluaj kvin minutoj, aldonu la tomatojn, kaj kuiru ĉion dum

ankoraŭ kvin minutoj. Fine aldonu la kokos-lakton kaj miksu ĉion.

Paŝo 11 Servu la legomaĵon kune kun la kvinoo.