Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Florbrasiko

Bildo de florbrasiko
Fonto

En la retejo estas 3 receptoj kun florbrasiko.

Elektita recepto kun florbrasiko

Legomoj en zanzibara saŭco (vegana)

Neniu noto
*
Preparado: 20 minutoj, kuirado: 40 minutoj

En la jaro 2005 mi manĝis legoman-rizan pladon kun bongusta saŭco en Zanzibaro (en Tanzanio). Mi demandis la kuirinton kiel estis farita la saŭco, kaj poste hejme provis produkti ion similan. Post kelkfoja provado mi alvenis al la ĉi tie prezentata preparmaniero. Kvankam mi mencias Tanzanion kiel devenlandon de la plado, ĝi ne estu konsiderata origina tanzania plado, sed adapto de ĝi (la kvinoo kaj la sojkazeo ne estis en la origina recepto, kaj ankaŭ la elekto de legomoj estis iom alia). Legi la recepton…

Lasta recepto kun florbrasiko

Florbrasika kareaĵo (vegana) (senglutena)

Neniu noto
*
Preparado: 10 minutoj, kuirado: 20 minutoj

Bongustega kareaĵo kiu bezonas nur unu poto.

Malgarantio: mi ne estas Baratano, sed Skoto, kaj mi ankaŭ ŝtelis Tajan inspiron. Mi esperas ke vi ĝuos la mikson de kulturoj. Legi la recepton…

Ĉiuj ceteraj receptoj kun florbrasiko